Pendentivo

Pendentivo
Kupolo sur Pendentivoj

Pendentivo, en arkitekturo, estas ĉiu el la strukturaj kaj konstruaj elementoj kiuj solvas la ligon inter la cirkla bazo de kupolo kaj suba spaco kvadrata aŭ poligona. Ĝi povas permesi ankaŭ pasi el kupolo kun elipso al plano ortangula.

Laŭ Francisko Azorín pendentivo estas Kurblinia triangulaĵo de ĉiu pilastro al kupolo.[1] Li indikas etimologion el la latina pendens, pendentis, el pendere (pendi).[2]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 161.
  2. Azorín, samloke.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search